Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Non, Madame, c’est le premier fois que je... je... — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

J’avais... —ŝi komencis post momento, — j’avais la fortune... mon fils avait le malheur de la perdre...

La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompalon.

— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?

— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — : il est mourru par désespoir!

La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.

— Ĉu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.

— Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun...

— Nu, eble la germanan lingvon...

Anslataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi