Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu tralis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.

— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

— Ne, sinjorino ; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nunla unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.

— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej allaj lernejoj?

— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france, Marta