Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.

— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui ?

Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis lempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.

— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — ŝi diris.

— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramaliko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.

Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukala hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la palrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo lavis en si nenion, kio povus esti