Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la forte-piano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al al klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj la komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta.

Eh bien ! mame ! La Comtesse arrive-t-elle a Varsovie ?

Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.

Ah, vous avez du monde, madame ! — ŝi ekkris, — continuez, continuez je puis attendre !

Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis seivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.

Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras : Ni atendas!

Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prière d’une vierge. En la tempo,