Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis , tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankoli kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrntaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumila de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prière d’une vierge, ne estis tiaj sopiroj kiu flugas « en la reionojn superterajn » aŭ al tiu « kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela », sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion : panon! laborakiron!

La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam, trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, promadis senbezone la pedalon, forlasadis tulajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.

Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là ! — ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.

Chut! Mlle Delphine ! — diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.

Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la vitrino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerle tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de labor-