Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Post kelke da tagoj.

— Ĉu vi skribi al ŝi al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi melis?

— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.

— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?

— Absolute certaj.

— Kaj main malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?

— Jes.

— Kaj mi havos apartan ĉambron, aparlan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?

— Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.

— Bone do, diris la francino leviĝante, — post kelke da tagoj mi venos, por demandi denove pri la alveno do sinjorino la grafino. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.

Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.

Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, malfermante la pordon, ekkantelis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis : kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cenl spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon ĉe mi...

— Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.

Zminska meditis momenton.

— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al