Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaû nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.

Marta ne hezitis eĉ unu momenton.

— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — so oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.

— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon...

— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kin al neniu farus iam ian malagrablaĵon.

— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceplis ja kune kun ŝia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?

— Ne, — respondis Zminska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris : « Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas? »

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamilaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj ne-