Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nionsciado de virgulino, posle gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi : tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝiestas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.

— Se vi, sinjormo, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, liam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.

— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn..., Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero...

Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.

— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...

— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loĝejo.

— Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple : de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...

— Ĝi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.

— Kial, sinjorino?

— Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj