Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...

Marta per larĝe malfermilaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis :

— Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.

— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?

Zuinska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove : de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris :

— Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.

Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.

— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tliu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...

— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska.

— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.

— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.

Marta denove enpensiĝis.