Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron : la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize : ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize : la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono...

— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj senloj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri : en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de