Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vorloj.

— Sinjorino! — ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfeklecon, por skiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

Zminska ekridetis mallaŭte,

— Ĉu ili eslas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k. t. p.?

— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas : kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per fuloj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne eslis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konve emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino,