Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Cio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.

La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la