Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun ia kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman unpreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje ennekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn ditinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.

— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.