Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.

— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon...

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris Ia pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.

— Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?

— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...

— Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?

— Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!

— Aleĉjo ! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi estas videble ia malfeliĉa virino : ŝi portas funebron pro la edzo...

— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.

— Vi babilas sensencaĵon! — diris Mario, levante la ŝultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj...