Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj demia koro kaj vivo...

— Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.

— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu...

— Estas jam sufiĉe, — Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenleco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro...

— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; — por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko...

— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere...

— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga : simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, fdozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.

— Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?

— Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?

— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.

La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.

— En la oficejo! — li diris mallaŭte, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo?

Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.