Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.

— Vi ne estas haringo, — ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, — vi ne eslas haringo, sed vi estas...

— Mi ne estas haringo! — ekkriis lajuna homo, profunde ekspiranle, kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo...

— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe...

Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco :

— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!

— Aleĉjo! — diris la mastrino leviĝante, — hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!

— Fratineto! Marinjo ! en la kuirejon! fi donc ! c’est mauvais genre ! La edzino de literatunsto en la kuirejon! ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras on la kuirejon!

Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.

— Fratino! — li ekkriis ankoraŭ unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!