Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.

— Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! — Dirante ĉion ĉi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo...

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... tiras...

Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj dc pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi