Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eniros ĉi tien! Diru : jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona...

— Kaj samtempe granda sentaŭgulo !

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo :

L’imparfait du subjonctif ! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l’imparfait du subjonctif ?

Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruislino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.

Du passe defini de l’indicatif, — diris Marta post momento.

Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis :

De l’in-di-ca-tif ! kia anĝela voĉeto !

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:

Batau ! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-ua-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho ! — diris Aleĉjo al si men, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis :