Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio,— diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?

— Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun ŝi...

— Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos?...

— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon...

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevilaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

— Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis