Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭ la buŝoto, mi tuj kunvokos ĉiujn kuracistojn, kiujcen Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia hameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.

— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo...

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nul dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo...

— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin...

— Malfeliĉo, efcktive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Cu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu...

— Lasu la ŝeroojn, Aleĉjo! ŝi estas, kicl mi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble nenion povoscias...

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.