Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Nenion povoscias! tio estas la luta malfeliĉo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi ! Tia juna kaj bela...

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nurunu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.

— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi eslis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino...

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?