Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ malakcepto de ŝia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konscicncon. Unu tagon malene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe.

— Mi aŭdis, — ŝi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco ;