Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon...

— La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio...

— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — ĉar mi eraris pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — ŝi respondis post momento kun iom da ironio en la voĉo. — La konkurado estas grandega, seltve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo...

— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.

— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente ŝin rigardis. Siaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie estis la unuan fojon ; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino :

« Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io. » Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu