Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesufiĉa provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.

Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Svvieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris :

— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra