Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — ĉio portis sur si la stampon de lerte kaptila kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ lielpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio.

Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, el