Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun profunda esprimo, parolis al ŝi : mi amas! dum lia buŝo parolis : fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj eklremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca ĉambreto.

Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tie! kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo Ievis al la patrino sian palan vizaĝeton.

— Panjo! — ŝi diris per ĝema voĉo, — kiel malvarme estas ĉi tie hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!