Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en la daŭro de momento... Subite ŝileviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj per voĉo preskaŭ tute libera diris :

— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ fmos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?

Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.

Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortuŝantan senteinecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris pre