Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eblan taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi iliti feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro turmentan por ŝia koro. Si laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉeŝis labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis ai si Janjon, sidigis ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.

Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis ia longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo : se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...

Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? — pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudzinski.

Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis defmitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta : ĉar la morgaŭa