Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi faris.

— Venu postmorgaŭ matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.

Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.

Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble atliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton...

— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas...

Li eksilentis kaj rigardis Martan perokuloj, en kiuj lumis nobla malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havutempon, por kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, kiu parolis kun ŝi. E1 ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj vizaĝes-