Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

primo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue :

— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripetiantaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn : unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun oni povas akirinur per laborado, per lernado. El la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento ne povas kreiveran artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed...

— Adamo !— eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.

Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj mal-