Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havas eĉ la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, — nur artismopovas esti por ĝi ŝtona starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.

Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte salutante Martan, diris plue :

— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eblesupozos, keliuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiuen ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas alla bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamenĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la