Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ilil aŭ la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la artisto intence kovrelis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tirode la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne bavas jam la eblon...

Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallaŭte :

— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon... Mi ne havas tempon por tio, — ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.

Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.

Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino certe havis mulle da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiukondamnis al morto ŝian karan