Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperon, preni sur siajn ŝultrojn liun neesprimeblan ŝarĝon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkris, eĉ ne ekĝemis.

Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco rie estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.

Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem, por ĉesi esperi...

Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide :

— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj...

Marta subite levis la okulojn al la parolantino.

— Jes, — ŝi vivece interrompis, — jes, jes...

Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.