Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes, — ŝi ripetis post momento per forta voĉo. — La malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la unua, nenio instruis al mi la lastan... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion elportis el gi...

— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni ĝian tutan terurecon!...

Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojnkaj, rapide venkante sian kortuŝitecon, turnis sin al Marta.

— Ni parolu pri vi, — ŝi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kappn feliĉa penso... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k. t. p. Eĉ plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en la fenestroj k. t. p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili poslulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos...