Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.

La du virinoj eliĝis el la droŝko ltaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — ĉu ŝi estas hejme?

— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.

— Eliris, sed baldaŭ revenos, — oni respondis de supre.

La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.

— Volu sidiĝi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aŭ, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de tapiŝo, — eble supren...

— Ni atendos ĉi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia loĝejo, — diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, — sed ŝajnas al mi, ke estos bone, se anlaŭ la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.

La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok