Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj... jes : estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe ĉiajn poziciojn de homa korpo : staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ de de la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj... Ĉi tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie meritis apartan atenton.

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj