Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.

— Koloro Mexique kun blankaj floraĵoj ! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.

— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur ! — kriis alia.

— Aŭ gros-grains, vert de mer ! ĝi estas la lasta modo...

— Jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua flno de la tablo.

— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj...

— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant ? Jen estas alia kun nigra floraĵo.

Bordeauz couleur sur couleur ! Vi deziras ion pli malpezan?

Mozambique ! sultan ! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj ?

— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant !

— Badioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj dentelés kaj unis; kiujn vi preferas?