Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alvenis esti tio, kio hodiaŭ estas la tera krusto de nia planedo. Oni povas kompreni, kiel la korpoj sin trovante unue gasaj ĉe la atmosfero fluidiĝas, poste ili solidiĝas laŭ la temperaturo malpligrandiĝas. Estis pluvo de metaloj, ĉar kiam la temperaturo estis de 350 gradoj, pluvis merkurio, kaj ne komencis pluvi akvo, ĝis kiam la temperaturo estis de 160 gradoj, ĉar kiam la temperaturo estas iom pli da 100 gradoj, kaj ni submetas akvon je preciza premado, la akvo vaporiĝas.

La akvo falis laŭ pluvo sur la varman tavolon, tuj ĝi vaporiĝis por refali. Iom post iom la akvo kovris la teron, fluidigis diversajn korpojn, kaj sekve la diversaj geologiaj tavoloj formiĝis. Ankaŭ, iom post iom, pro agadoj kaj kontraŭagadoj difinitaj pro mediaj kondiĉoj, formiĝis laŭ ilia nuna stato tio, kion ni nomas diversaj simplaj kaj malsimplaj korpoj, la neorganika materio; sed ni ne forgesu, ke la neorganika materio reprezentas specialan formon de l' vivo. La apero de mineralaj specoj, dum preciza momento, kiuj antaŭ ne ekzistis laŭ tiu formato, aŭ la aliiĝo de l' substanco laŭ mineralaj specoj, estas montrado de vivo tiel reala, kiel tiu de l' aperado de kreskaĵaj kaj bestaj specoj poste, kiuj ne estas alia aĵo, ol aliformiĝo de l' minerala substanco laŭ kreskaĵa kaj besta substancoj. La Ĥemio certigas al ni tion-ĉi.

Tio kion ni nomas neorganika materio vivas siamaniere. Sen la konjekto de l' atomaj kaj molekulaj movadoj, ni povas klarigi al ni neniel fizika-ĥemiajn fenomenojn. La supoza abismo inter la neorganika vivo kaj la organika ne ekzistas, kaj la formado de