Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

o, Jupitero, teleskopaj planedoj, Marso, la Tero, Venuso, kaj Merkurio, kaj aliaj pli malproksimaj, ol Neptuno) formiĝis, per disigitaj porcioj de l' Suna stelo, kaj tiel naskiĝis la Lunoj, kiuj rondiras ĉirkaŭ iuj el tiuj. Ĉi tiu komprenaĵo, kies forirpunkto estas la observado, estas certigita per la observado mem.

Nenio estas senmova ĉe l' Universo. La Suno estas trenata kun ĉiuj la planedoj, kiuj ĉirkaŭ ĝi rondiras, al preciza punkto de l' spaco, stelo el la Herkulesa stelaro.

La materio kaj la energio de tiuj mondoj ĉiam sin transformigos.

La tero finiĝos kiel planedo, sammaniere kiel ni finiĝos, kiel homoj; sed nek unu ero el sia substanco, nek unu ero el la homa substanco sin perdos. Pro senĉesaj malvarmiĝoj la tero alvenis esti tio, kio hodiaŭ estas; la homa vivo aperis ĉe ĝi kiam estis eble, kaj malaperos kiam estos neeble. Kun aŭ sen la homa vivo la tero daŭrigos sian evolucion ĝis la momento kiam, pro sia forigita energio en la spaco, ne restos al ĝi sufiĉa kvanto por permesi al ĝi kontraŭagi la sunan agadon aŭ tiun de l' astro de kiu ĝi sin trovos pli proksima en tiu momento.

Tiu agado kondukos ĝin kuniĝi kun la Suno aŭ kun tiu astro. La tera materio kaj energio sin redonos tiel al unu el la universaj sistemoj aŭ al la universa aro. Dum, la tero estos povinta komenci novan vivon altirinte sian sateliton, la Lunon.

Iom post iom, pro la grada malpligrandiĝo de l' temperaturo, formiĝis solida krusto, difektita ĉiam, per sunfluoj, per internaj teraj energioj, per la kuntiriĝo, per atmosferaj gasoj, poste per akvoj, k. e.; ĝi