Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Uranuso. Ĝia diametro estas proksimume 53.950 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 2.831000000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras ĉirkaŭ la Suno dum 84 jarojn, kaj havas kvar satelitojn.

Neptuno. Ĝia diametro estas proksimume 48.394 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 4.470000000000 kilometrojn. Ĝi rondiras la Sunon proksimume dum 165 jarojn kaj havas unu sateliton.

La Laplace'a hipotezo sin certigas per la eksperimento de Plateau, per plateco de l' Tero ĉe la polusoj, kaj ĝia ŝveleco eĉ l' ekvatoro (kiu pruvas fluecon de nia globo dum antaŭa epoko) per la spektroskopo, per la rezona malkaŝo de l' Neptuna planedo (malkaŝo, kiu pruvas Universan ekvilibron), per la eksperimentoj de Crookres, k. c., k. c..

Oni klarigas la formadon de l' mondoj, per la aliiĝo de l' substanco je la spaco kaj tempo, sed oni ne devas forgesi, ke la spaco kaj tempo estas komprenaĵoj de nia intelekto, ke tiuj ĉi komprenaĵoj estas devenitaj de nia rilateco.

La homo ne aperis subite sur la tero. Oni traktas pri malrapida evolucio de l' substanco, evolucio kiu daŭras milojn da centjaroj, ĉiame.

Transformiĝoj de l' Tero

Laŭ Laplace oni klarigas ke la materio koncentriĝis je amaso aŭ kosmonebulo, ke la koncentriĝo de l' kosmonebuloj produktis la stelojn, kaj ke la diversaj planedoj de nia sistemo (Neptuno, Urano, Saturn-