Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 108.000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras la Sunon dum 225 tagojn, kaj ankaŭ ŝajnas prezenti al la Suno ĉiam la saman duonsferon.

La Tero. Ĝia diametro estas proksimume 12.742 kilometrojn; ĝia meza distanco je la suno estas proksimume 149.000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras la Sunon proksimume dum 365 tagojn kaj turniĝas dum unu tagon.

La Luno. Ĝia diametro estas proksimume 3.482 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Tero 3.844450 kilometrojn. Ĝi rondiras la Teron dum 27 tagojn proksimume kaj turniĝas dum saman tempon, prezentante al la Tero ĉiam la saman duonsferon.

Marso. Ĝia diametro estas proksimume 6.753 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 226.000000 kilometrojn. Ĝi rondiras ĉirkaŭ la Suno dum unu jaron kaj 322 tagojn proksimume, kaj turniĝas dum 21 horojn kaj duonon. Ĝi havas du satelitojn.

Teleskopaj planedoj. Oni trovas ilin inter la Marsa kaj Jupitera astrovojoj; ilia nombro estas pli ol 500.

Jupitero. Ĝia diametro estas proksimume 140.939 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 775.000000 kilometrojn. Ĝi rondiras la Sunon dum 12 jarojn, kaj turniĝas dum 10 horojn. Ĝi havas kvar satelitojn.

Saturno. Ĝia diametro estas proksimume 118.488 kilometrojn; ekstera diametro de l' ringoj 7.376000 kilometrojn. Ĝi rondiras ĉirkaŭ la Suno dum pli 29 jarojn, kaj turniĝas dum 10½ horojn. Ĝi havas ok satelitojn.