Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

substancoj de l' internaĵo, kiuj eliras tra la diversaj tavoloj, kaj disiĝas tra la supraĵo.

La paleontologio, vorto devenita el la grekaj vortoj paleos (antikva), ontos (vivantaj estaĵoj), kaj logos (scienco), studas malaperiatajn estaĵojn. Oni kontrolas paleontologion per komparita anatomio, kaj per la embriologio.

Dum multe da tempo, oni opiniis ke la homo kaj la mondo estis kreitaj. Tion kredas, kiuj ne konas teoriojn de Lamarck kaj Darwin.

La doktrino de Lamarck, aŭ transformismo, starigas la devenon de ĉiuj nunaj vivantaj specoj, dirante ke ili devenas de malgranda nombro da tre simplaj antaŭulaj tipoj.

Lamarck sin bazas sur iĝado kaj heredo, kiuj estas du fundamentaj leĝoj.

La Iĝado estas propreco, kiun posedas ĉiu estaĵo meti, laŭeble, ĝian organismon rilate kun la agado, kiun oni faras kontraŭ ĝi laŭ ĉirkaŭantaj cirkonstancoj, kaj akiri tiel novajn kvalitojn. Certe la spertado pruvas, ke la ofta uzado kaj subtenado de kiu ajn organo fortikigas ĝin iom post iom, kaj pligrandigas ĝin, kaj kontraŭe, ke ĉiama neuzado de tia organo malfortikigas ĝin kaj celas malaperigi ĝin.

La Heredo estas propreco posedita de ĉiuj estaĵoj, per kiu ili povas transdoni al iliaj posteuloj laŭ normalaj cirkonstancoj, formojn kaj funkciajn kvalitojn, kiujn ili mem prezentas, kaj konservi tiujn, kiujn ili posedas.

Estas ankoraŭ la darvinismo aŭ teorio de l' elektado, kiun Darwin montris: la Elektado estas fenomeno kiu trafas postvivadon de individuoj, kiuj pli bone iĝas al cirkonstancoj.