Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La observado pruvas, ke la homo povas efektivigi per inteligenta kaj intenca maniero tion, kion oni nomas nenatura elektado. Ekzemple: ĝardenisto semas semon de kreskaĵo kies floro apenaŭ estas ruĝa; li elektas el la dua generacio plej ruĝajn por semi ilian semon, li faras same per la tria generacio, kaj post kelkaj generacioj li trafos tutplenan ruĝan floron. Same oni celas bestojn posedantajn specialajn kvalitojn elektante bone gepatrojn. Tiel oni faras por plibonigi multajn bestajn specojn. Tia estas la nenatura elektado. Darwin starigis, ke tio kion la homo efektivigas artifike por trafi transformitajn tipojn de kreskaĵoj kaj bestoj, ankaŭ efektivigas ĝin nature laŭ meĥanika maniero la natura elektado dank' al batalo pro la ekzistado (bildoj 5a ĝis 11a).

[Bildo 5a.—Skeleto de testudo.] [Bildo 6a.—Skeleto de Saŭrio.]

Anatomio estas montranta studo de l' organizitaj bestoj. Kompara anatomio estas kompara studo de l' diversaj organizitaj estaĵoj. Tiu ĉi studo sciigas al ni rezone heredon, t. e., strukturan unuecon de l' organ-