Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

samtempe pruvis, ke tiu aliformiĝo individua estas, dum antaŭiga periodo al tiu de l' naskiĝo, mallongigo de l' disvolvado de l' estaĵoj de la antaŭhistoria ĉelo ĝis la homo, disvolvado kiu daŭris multnombraj jarcentoj. Nescii ĉi tiujn teoriojn estas kompatinde! Estas bedaŭrinde, ke malspritaj priokupadoj restigu ankoraŭ nunajn generaciojn en mensoga kaj erara instruado! Anstataŭ plenigi lernejajn bibliotekojn per dogmaj kaj spiritaj libroj, oni devas plenigi ilin per pozitivaj verkoj, kiel tiuj de l' germana Haeckel, per kiuj la infanoj lernos teorion de l' gastrulo (el greka vorto, kiu signifas ventron, speciala embria stato, kiu konsistas el larva formo kapabla havi propran vivon, formita per du tavoloj de ĉeloj, kiuj envolvas centran havaĵon provizita de trueto, kiu estas la unua buŝo), kaj pripensi anstataŭ doni al ili abomenan ĝojon de l' supernaturaĵo.

[Bildo 12a.—Monera'o.]

[Bildo 13a.—Divida komenco de la monera'o.]

[Bildo 14a.—Dividita monera'o.]

Antaŭ studi la gastrulo, estas necese koni plej simplajn organismojn, la moneraoj (monerao de greka vorto, kiu signifas izolitulon, kies organizado estas duba, formitaj el amaso da protoplasmo neprovizita de centraĵo kaj tego) simplajn gelatenajn erojn, kiuj