Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivas, t. e., moviĝas, manĝas, digestas, kaj reproduktiĝas (Bildoj 12a, 13a kaj 14a).

Tiuj ĉi gelatenaj eroj burĝonas el si mem plilongigaĵojn, enmetas korpetojn taŭgajn por sia nutrado, kaj digestas ilin. Kiam sin kreskado atingas precizan amplekson, ili apartiĝas je du duonoj, ĉiu duono estas sendependa individuo, kiu kreskas, kiel tiu el kiu devenas. Post tiuj simplaj organismoj kaj per iĝado, naskiĝis veraj ĉeloj, kiuj kunportas en si mem parton pli malmolan, centraĵon, kiun oni facile diferencigas el cetero.

Tio ĉi estas miriga, sed ne enhavas mirindaĵon; ĉio estas natura, sed tiu natureco ŝajnas miriga al tiuj, kiuj ne scias kaj aŭdas ĝin unufoje. Kion dirus ĉi tiuj se ili observus la fenomenojn, kiuj disvolviĝas ĉe la centraĵo kiam tiu ĉi sin dividas? Nenio estas pli alloganta, ol la studo de tiu sekvado de fenomenoj nomita karjokineso; tiel alloganta, kiel la studo de kiu ajn alia aĵo.

Estas dece koni perfekte ĉelon, kaj kiel multobligas sin. La proceda tipo estas disigo de la ĉelo laŭ du fragmentoj. Ankoraŭ estas aliaj: disigo laŭ du aŭ diversaj fragmentoj, kiuj fariĝas novaj individuoj; aŭ burĝonado, kiu konsistas el eldono de burĝono en regiono de l' generaciiga korpo, kies burĝono disvolviĝas laŭ nova korpo; la sporiĝado (sporo korpeto reproduktanta nur videbla per la mikroskopo), ŝvelo de l' protoplasmo, (fluidaĵo enhavita en la embria ĉelo antaŭ ol havi sangon la embrio), kiu rapide disiĝas laŭ fragmentoj liberigitaj poste pro rompo de sia tego (bildoj 15a, 16a kaj 17a), kies fragmentoj ankaŭ fariĝas individuoj; la rejuniĝo, kunigo kaj diskunigo