Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de du ĉeloj, kiuj rejunigitaj tiel, povas produkti sekvantajn generaciojn ĝis nova rejuniĝo; k. c., k. c..

[Bildo 15a.—Monera'o disvolviĝinta eligante Pseŭdopodojn.]

[Bildo 16a.—Unue la monerao koncentrigas siajn pseŭdopodojn, kaj sekrecias substanco kiu densiĝas formante eksteran membranon, poste ĝi sin dividas laŭ granda nombro da sporoj.]

[Bildo 17a.—La membrano sin malfermas kaj liberigas la sporojn.]

[Bildo 18a.—La ĉelo per ripetitaj disiĝoj aliformiĝas laŭ amaso da ĉeloj aŭ morulo.]

[Bildo 19a.—La ĉeloj, kiuj formas la teksaĵo de la blastulo, prenas la formaton de ganta fingro, kaj ĝi estas kiel saketo, gastrulo.]

Jen la teorio de l' gastrulo. Ĉeloj grupiĝas formante amason similan moruson, tial oni nomas ĝin morulo.