Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supraĵo alproksimiĝas al la malsupera, formante specialan longigitan saketon nomitan gastrulo (bildo 20a). En la gastrulo la ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj generaciigaj. La ĉeloj grupiĝas por formi unue blastulo, poste gastrulo, generaciigajn tavoletojn kaj, kiel ĉaron, ĉiujn teksaĵojn de l' korpo de ĉiuj bestoj.

[Bildo 20a.—La centraj ĉeloj de la morulo sin apartigas kaj sin lokigas ĉe la ĉirkaŭo. Tiam la morulo estas kava sfero, blastulo.]

Nur oni povas vidi ĉelojn per mikroskopo. La amplekso de kiu ajn ĉelo estas iuj milionoj da milimetro. Tiel, nia korpo, kiel tiu de ĉiuj bestoj, kaj de ĉiuj kreskaĵoj, konsistas el ĉeloj.

Ni estis eĉ sola ĉelo. Tiel, kiel la bestoj, kiuj sekvis unu la aliajn dum jarcentaro, tiuj tavoletoj konsistante el ĉeloj disvolviĝis kaj naskis la diversajn organojn, tiel ankaŭ ĉe individuo, tiuj tavoletoj disvolviĝas donante ĉiu tavoleto naskon al la samaj organoj. Jen tio, kion Haeckel diras pri tiu ĉi temo.

»Multnombraj, kiel la steloj de l' Universo, estas la milaroj kaj milaroj da ĉeloj, kiuj formas grandegan korpon de l' baleno, de l' elefanto, de l' kverko kaj de