Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l' palmo. Kaj, tamen, la monstra korpo de tiuj grandeguloj, je la komenco de ilia ekzistado, nur estas, kiel malgrandeta korpo de l' plej malgrandaj organismoj, nur unu sola ĉelo troe malgrandeta, nevidebla per niaj solaj okuloj, ova ĉelo.

»Sed kiam tiu ĉi ĉelo komencas disvolviĝi, baldaŭ, per ripetanta disiĝo, naskas grandan amason da similaj ĉeloj. Tiuj ĉi ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj aŭ folioj: estas naskigantaj folioj. Unue ĉiuj ĉeloj estas homogenaj, kies formo kaj esenco estas tre simplaj: mola sfereto de albumena substanco, kvanteto da protoplasmo (grumo) enhavante centraĵon pli solidan. Baldaŭ aperas diferencoj; la divido de l' vivlaboro komencis per ĉeloj, kiuj prenas formojn kaj proprecojn malsamajn (bildo 21a).

[Bildo 21a.—Disvolvigado de la ova ĉelo de fiŝo.]