Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

»Tiu ĉi divido de l' laborado inter la ĉeloj, aŭ, kiel diras anatomiisto, formado de l' teksaĵoj, sin efektivaigas antaŭ niaj okuloj dum iuj tagoj en la individua disvolvo de ĉiu besto kaj kreskaĵo. Komencas jam dum evolucia daŭrigo, kiu okazas ĉe la besta ovo, dum tiu momento, kiam la poteularo de l' olva ĉelo, la sulka-ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj aŭ naskigantaj folioj. La besta ĝermo dum tiu epoko akiras formon de pokaleto de duobla muro, kaj la du muroj de tiu ĉi kavaĵo aŭ de l' gastrulo estas la du unuaj naskigantaj folioj.

»De la naskiganta interna folio, intesta folio (entodermo), naskiĝas la organoj de l' nutrado kaj de l' materiaj ŝanĝoj, la organoj de la vegetigaj funkcioj de l' vivo. De la ekstera naskiganta folio, de l' haŭta folio aŭ de l' sentoj (eksodermo), naskiĝas la organoj de l' bestaj funkcioj, muskoloj kaj nervoj, la felo kaj sentaj organoj; t. e., la organoj de l' animo. Jen fakto, pri kiu ni insistas, tre grava, kiun, ĉe ĉiuj multĉelaj bestoj, de la hidraj polipoj, ĝis la homo, la labora divido de l' ĉeloj komencas laŭ jena maniero, per diferencigo de l' du unuaj naskigantaj folioj, kaj ke, ĉie kaj ĉiam, la spirita organo devenas de la ĉeloj de l' naskiganta ekstera folio. En ĉiuj specaj bestoj la nervoj, la sentaj organoj kaj muskoloj naskiĝas de l' haŭta folio de l' gastrulo.

»La formado de l' teksaĵoj kiun ni vidas plenumi rapidege sub la mikroskopo, estas nur mallongdaŭra ripetado, difinita de la heredo, de longa kaj malrapida historia disvolvo, kiu daŭris milionojn da jaroj, dum kies disvolvado la labora divido inter la ĉeloj aperis iom post iom en la batalado pro l' ekzist-