Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ado, dank' al adaptiĝado de la ĉeloj al malsamaj vivaj funkcioj....«

Belega fakto, kiu klarigas tre bone, tre klare, gravecon de l' embriologio!

Samtempe permesas kompreni, kiel la tipoj de organizitaj estaĵoj disvolviĝis kaj aliformiĝis laŭ vivaj kondiĉoj, medioj. Iuj el tiuj ĉi tipoj postvivas, aliaj malaperis, kaj aliaj transformiĝis sin adaptante al la medio. La studo de tiuj ĉi transformiĝoj permesas sekvi la evolucion de la ĉeloj kaj kolonioj de ĉeloj, ĝis la momento kiam formis organismojn tiel malsimplajn, kiel tiun de l' homo. Ni diris, ke ni ĉiuj estis sola ĉelo, morulo, blastulo, kaj gastrulo. Je la kvara semajno de l' embria vivo, ni revivigas niajn akvoloĝantajn antaŭulojn; je tiu momento ni posedas brankajn arkojn, t. e., tion kio en la fiŝoj post aliformiĝo estas spira organo. Ĉi tiuj brankaj arkoj malaperas je la sesa semajno. Kiel ni jam diris la embriologio estas povega rimedo por la elserĉado, kiu certigas kaj plenigas la fundamentojn de la paleontologio kaj kompara anatomio. Se la embriologio komprenigas bonege adaptiĝon, la kompara anatomio komprenigas ankaŭ bonege heredon. Ni trovas, ĉe la diversaj estaĵoj, ekstrukturan unuecon, kiu daŭras tra la transformiĝoj. Estas necese vidi ĝin per nia vido mem; kiam oni komparas antaŭajn ekstremaĵojn de l' mamuloj, ekzemple, la ekzameno pruvas, ke la adaptiĝo produktis manon de l' homo, kruron de l' hundo, specialan naĝilon de l' foko, flugilon de l' vesperto, kruron por fosi de l' talpo, k. c.. Kaj tamen, ĉe ĉiuj tiuj ekstremaĵoj tiel diversaj, la ostoj estas iom similaj kaj sammaniere aranĝitaj aŭ metitaj.